Mundeze Wiki
Advertisement

Mundezo estas projekto de internacia helplingvo. Ĝi estis kreita por igi la lingvon kiom eble plej facila, regula kaj instinkta, por uziĝi kiel efika komunikilo inter la popoloj.

La Mundezo distingiĝas per objektiva facileco por lerni ĝin. Ebligas al parolantoj kompreni la plejparton de vortoj eĉ sen lernado, kaj duonkompreni ilian sencon per la kohero de la vorta kunmetado kaj per etimologio tiom universala kiom ebla.

La fonetika ortografio, la efika derivada sistemo, la kohero, la foresto de esceptoj kaj nenecesaj malfacilaĵoj, igas la lingvon facilega por ĉiuj, kiu ajn la origino aŭ la gepatra lingvo.

La Mundezo estas ankoraŭ projekto, ĉar ĝi estas perfektigebla kaj akceptema al la plibonigoj el la kolektivo.

Partoprenu ankaŭ vi en la projekto, kaj helpu nin doti la homaron per la laŭeble plej efika helplingvo!

Advertisement